Join MultiplyOpen a Free ShopSign InHelp
MultiplyLogo
SEARCH

PEA - Fotejo, Videjo, Sondosierejo Ktpejo

Blog EntrySep 10, '07 3:23 PM
for everyone

Brazilo - Curitiba

28/07/07

CARLOS ALFREDO DE OLIVEIRA ANDRADE

Prezidanto de PEA - Paranaa Esperanto Asocio

 

   

                                         DANKESPRIMOJ

 

Al la profesorino Naŭdimar Di Pietro Simões, kies klereco, pacienco, porinstrua lerteco kaj nobla sinteno dekomence vekis mian atenton kaj poste admiron. Dank`al ŝi mi ekaprecis la studon pri Deontologio kaj sekve malfermis mian menson al pli vastaj realaĵoj.

Al D-ro Renato Corsetti, kiu tre ĝentile kaj atenteme divastigis mian enketon, kontraŭe ĝi ne eblus. Li estas homo tre atingebla kaj tiel helpas multegon da memstaraj esperantistoj.

Al ĉiuj respondintoj. Ilia atento pri mia esploro montris denove ke Esperanto ja estas utila ilo por internaciaj aferoj.

    

 

ABORTIGO - OPINIOJ TRA LA MONDO

 

1  RESUMO

 

Abortigo estas polemika temo en la plej multo de la landoj kaj estigas multege da malsimilaj opinioj laŭ diversaj vidpunktoj: leĝa, morala, etika, religia, kultura ktp. Ĉi tiu laboro estas opinia esploro pri abortigo inter homoj de diversaj landoj uzanta Esperanton kiel ponto-lingvo. Tiucele estis divastigata demandareton en pluraj esperantaj diskut-listoj kaj la respondoj organizitaj laŭ subtemoj, kiuj koncernis la diversajn aspektojn pritraktitajn. Entute estis 34 respondoj el 19 landoj.  La plej multo estis malfavoraj al abortigo escepte en kelkaj cirkonstancoj. La plej menciitaj justigoj por abortigo estis fizika aŭ emocia risko por la virino kaj gravediĝo pro seksperforto. Ĉi tiuj kialoj estis samnombre menciitaj. Sekve estis la misformo aŭ nekuracebla malsano de la feto. Duarange estas tiuj, kiuj favoras al ĝi sed kun antaŭgardoj kiel kiam abortigo fariĝas kontraŭcipa metodo. Nur unu estis senkondiĉe favora kaj alia senkondiĉe malfavora. Multaj aldonoj troviĝis kiel: personaj spertoj, historiaj okazaĵoj, priskriboj de naciaj situacioj, ideoj pri registaraj agadoj, kritikoj (kelkaj akraj) al institucioj aŭ alies movado ktp. Laŭ preskaŭ ĉiuj aspektoj la opinioj kaj naciaj situacoj estas plej diversaj. Unuanimeco okazis ĉe nur unu subtemo: ĉiuj, senescepte, konsentas ke junuloj devas ricevi informojn kaj bonan edukadon pri seksaj aferoj. Multaj menciis tiun punkton dekomence eĉ antaŭ ol la koncerna demando.

 

2  ENKONDUKO

 

Tiu temo rilatas al multaj gravaj punktoj, ĉu personaj ĉu naciaj, kaj se en kelkaj landoj oni ŝajne alvenis al pli malpli ĝenerala akordo, ĝi tamen ne estas kompleta kaj tiu situacio ne okazas en la plejmulto de la landoj. Ĝi tuŝas aspektojn sanajn, emocian, socian, ekonomian, religian, etikan ktp. Malsimilajn situaciojn oni trovas tiel inter la landoj kiel en la personaj opinioj inter samlandanoj. En kelkaj landoj abortigo estas tabuo en aliaj ne kaj en kelkaj oni tute ne pridiskutas tion. Ĉiu lando havas sian leĝaron pri abortigo sed montriĝis ke tiu fakto tute ne garantias la ĉesigon de la debatoj kaj polemiko. Kiu pravas? Kia devas esti la bazo por la decido? Ĉu eblas alveni al ĝenerala interkonsento? Kiu lando havas la plej trafa leĝa sinteno? Kiom malsimilaj estas la argumentoj? Por konscie konkludi estas interesa koni la plej multon de la argumentoj kaj alies rezonado, tiel oni povas ampleksigi onian vid-punkton kaj riĉigi la propran sintenon.

Kompari la plejmulton da argumentoj estas la celo de ĉi tiu esploro. Specife: analizi kiom granda estas la malsimilecoj por taksi la amplekson de la problemo kaj malkrovi la similecojn por bazigi ĝeneralajn konsiderojn.

 

3  METODO

 

Estis ellaboritaj ok ĝeneralajn demandojn pri abortigo emfazante ĝian leĝan, kulturan, religian situacion kaj personan opinion de la respondonto pri la temo. Tiu demandaro estis preparita en la internacia lingvo Esperanto kaj dissendata rete, pere de diskutlistoj, kune kun mallonga klarigo pri la kialoj de la esploro. La divastigo okazis dank`al D-ro Renato Corsetti, kiu dissendis la mesaĝon kun la enketo kaj ties justigo. Estis ricevata 34 respondoj el 19 landoj. Ili estis organizataj laŭ subtemoj koncernantaj la aspektoj pritraktitaj en la demandoj. La leĝa kaj kultura aspekto prezentiĝas en formo de listo sed ne ĉiuj landoj estis cititaj ĉar la respondoj tion ne ebligis. Por la kultura aspekto estis prezentata nur kelkaj ekzemploj kiuj reliefigas internaciajn diferencojn. La pripolemika subtemo prezentas liston de landoj en kiuj, laŭ la respondintoj, granda polemiko ne okazas. Kiel tiuj lastaj pli malabundas estas pli facile prezenti ilin kaj konsideri ke en ĉiuj aliaj landoj la situacio estas inversa. Por la religia afero estas prezentataj la personaj konsideroj, kies respondintoj sufiĉe disvolvis la subtemojn. Fine, estis aldonataj personaj raportoj kaj diroj, kiuj ofertas bonan materialon por pripensado kaj analizo.

 

3.1 LANDOJ EL KIE VENIS LA RESPONDOJ

 

Australio - Belgio - Brazilo - Britio - Ĉehio - Ĉinio - Francio - Germanio - Hispanujo - Italio - Japanio - Kongolando - Koreio - Meksiko - Nederlando - Salvadoro - Pollando - Rusio - Usono

 

3.2 DEMANDOJ

 

1º Laŭ via kulturo, kiel la afero abortigo karakteriziĝas?
2º Kiel statas la leĝaro de via lando pri abortigo?
3º Kia estas via opinio pri abortigo?

4º Ĉu la temo "abortigo" estigas en via lando sufiĉe malsimilajn opiniojn?
5º Ĉu en via lando la temo estas publike diskutata, ekzemple en ĵurnaloj, TV, revuoj, ktp?

6º Ĉu vi opinias ke gejunuloj devas ricevi ian edukon aŭ preventajn informojn?
7º Ĉu estas kazoj, kiuj, laŭ via opinio, justigas abortigon?
8º Se vi sekvas religion, diru kion ĝi instruas pri abortigo.

 

4  REZULTOJ

 

Kiel dirite la respondoj estis plej variaj. Kelkaj donis kompletajn respondojn dum aliaj respondis resume. Aliaj iom miris tian esploron ĉar ili konsideras la temon persona kaj intima afero. Kelkaj respondis sufiĉe obskure kaj aliaj estis ankoraŭ komencantoj kaj apenaŭ povis komprenigi siajn respondojn. Sed tiu lasta okazaĵo atestas la intereson kaj partoprenemon de la esperantistaro pri internaciaj aferoj (tiu detalo estis emfazata dum la klasprezento de ĉi tiu laboro). Estis ankaŭ manifestiĝoj anonimaj (tute bonvenaj) kontraŭ abortigo. Unuanimeco okazis nur ĉe la sesa demando al kiu ĉiuj jesis. Tiu punkto do estas gravega ĉar prezentiĝas kiel neŭtrala bazo inter ĉiuj konsideroj kaj radikas funde en la demando.

 

“Estas absolute netolereble ke gejunuloj ekkresku sen serioza pri-seksa informado, inkluzive klara informado pri seksaj malsanoj, pri gravediĝo, pri seksaj agadoj (kiajn teknikojn oni povas uzi), pri prevento de gravediĝo, pri abortigo, pri samseksemo aŭ malsamseksemo, unuvorte: pri seksa etiko”. Nederlando

 

Kvin reagoj estis preterlasitaj pro la supre menciitaj kialoj. Do, ĉi tiu laboro baziĝis sur 29 reagoj inter 34 ricevitaj el 19 landoj, inkluzive Brazilo. Estis elektita almenaŭ unu el ĉiu lando.

 

 

“Abortigo estas mortigo de vivanta homo. Pensi pri la angoro kaj 
doloro de la povra estulo frakasita en la ventro de sia patrino estigas grandan kompaton kaj suferon en mi.... Nenio povas justigi abortigon, (samkiel nenio povas igi mortigon  justa). Tamen, tio ne signifas ke unuopa persono kiu abortigas mem  portas la tutan kulpon: socio, geparencoj, edzo, ktp. kiuj ne sufiĉe  helpas malriĉajn virinojn, ne sufiĉe edukas gejunulojn, portas  la kulpon”. Francio

 

“La virino rajtas decidi pri sia sorto propravole, ankaŭ pri tio, ĉu ŝi fariĝu patrino aŭ ne; krome, nedezirataj infanoj pli suferas en la vivo ol la dezitataj - do, devas naskiĝi nur la lastaj”. Rusio

 

4.2 LEĜA STATO LAŬ LA RESPONDINTOJ EN ILIAJ LANDOJ

 

*      Italio: Laŭ la plej kompleta priskribo inter la respondintoj: “Ekde 1978, kaj post tre bataliga referendumo en 1981 (68% jesis, 32% neis), la volata aborto eblas dum la unuaj 90 tagoj (post tiu limo, nur se estas serioza danĝero por la vivo de la patrino). La decidon rajtas nur la patrino, sed estas deviga la intervjuo kun publika servo kiu ofertas helpon kaj servojn por konvinki la patrinon rezigni tiun decidon. Se la virino daŭras en sia decido, abortcelan intervenon estas senpage farata ĉe fako de publika hospitalo. La nomo de la virino devas resti sekreta. Tamen ĉiu kuracisto rajtas rifuzi plenumon de tiu interveno pro personaj etikaj kialoj. Laŭ la sama leĝo, la publika sansistemo devas informi kaj helpi virinojn antaŭeviti gravedecon, cele de malpliigi la neceson abortigi. La katolikaj organizoj estigis paralelajn servojn por helpi kaj konvinki virinojn rezigni la abortpeton, ĉar ili kontraŭas kaj aborton kaj kontraŭkoncipajn rimedojn.”

 

*      Rusio: Permesata ĝis la tria monato de la gravedperiodo. Malfrua abortigo estas permesata nur laŭ kvar kialoj: 1- Se tribunalo decidis pri forpreno de patrinaj rajtoj, 2) Se la gravedecon kaŭzis perforto, 3) Se la virino estas en malliberejo, 4) Se la edzo mortis dum la gravedeco aŭ li estas invalido.

 

*      Germanio: Malpermesata escepte sub specialaj cirkonstancoj kaj antaŭa konsulto al kuracisto. Estis citataj jenaj kondiĉoj: seks-perforto, severa genetika malsano, tre malbonaj socialaj kondiĉoj.

 

*      Hispanio: Laŭleĝa ĝis la tria monato se pro seksperforto; post 22 semajnoj se la feto estas malformata kaj ĉiam permesata se ekzistas grava risko por la patrina sano, ĉu fizike, ĉu emocie.

 

*      Francio: Ekde 1975 abortigo libere permesata ĝis la 12a semajno.

 

*      Belgio: Ekde 1990 ĝi estas senkondiĉe permesata. Dum la okdekaj jaroj, ekonomiaj kaj sociaj kialoj aŭ difekto de la feto ne justigis abortigon.

 

*      Meksikio: Ĝis pasintjare abortigo estis permesata nur en okazo de seksperforto, risko por la patrina vivo aŭ grava misformo de la feto. Ĉijare estis aprobita la enkonduko de abortigo pro patrina volo dum la unuaj 12 semajnoj de la gravediĝo.

 

*      Japanio: Permesata laŭ konsento de la patrino kaj la edzo kaj laŭ jenaj kondiĉoj: Se la gravedeco aŭ akuŝo minacas la virinan sanon aŭ ŝia ekonomia stato; se la gravediĝo okazis pro seksperfoto aŭ nerezistebla minaco. Se la edzo ne povas esprimi sian opinion pri la poraborta interveno, pro perdiĝo, morto aŭ alia kialo, sufiĉas la konsento de la patrino. Se kuracisto, apotekisto aŭ akuŝisto neregule abortigas virinon ili povas esti kondamnitaj je punlaboro dum periodo inter 3 monatoj kaj 5 jaroj.

 

*      Usono: Ekde la sepdeka jardeko, ĝenerale abortigo estas ĉiam permesata dum la unua trimestro; kelkfoje dum la dua trimestro kaj nur pro vivrisko de la patrino post tiu tempo. Sed estas diferencoj inter la ŝtatoj.

 

*      Brazilo: Permesata nur en okazo de gravediĝo pro seksperforto aŭ se minacas la vivon de la patrino.

 

*      Australio: Permesata de la registraro. Oni ne citis pliajn informojn pri tiu subtemo.

 

*      Pollando: Laŭleĝe devas esti farata en hospitaloj kaj laŭ jenaj kondiĉoj: Se la feto estas nekuraceble malsana kaj ne postvivos; kiam la gravedeco minacas la patrinan vivon aŭ kiam ĝis rezultas de seksperforto.

 

*      Cehio: La leĝo permesas abortigon ĉu pro sana kialo, ĉu pro la virina deziro ne fariĝi patrino.

 

*      Britio:  Permesata ekde 1967

 

*      Nederlando: Permesata kiam ekzistas gravaj kialoj kiel: risko pri grava hereda malsano aŭ gravedeco rezultanta de seksperforto.

 

*      Kongolando: Malpermesata (sen aliaj komentoj pri leĝa stato)

 

“Oni ne devas estigi gefilojn kiam ne ekzistas la necesaj kondiĉoj por garantii sekurecon al tiuj gefiloj (t.e. "la GEpatroJ" nepre planu la idaron). Tamen, kiam tio okazus (gravediĝo kaj ne ĝustaj kondiĉoj), en ĉiu socio devus ekzisti institucioj por garantii al tiaj infanoj la necesajn kondiĉojn por la vivo; kaj por garantii la mensan kaj korpan sanon de la nevolanta patrino. ĈIU KULTURO PREFERAS VIVON ANSTATAŬ MORTO”. Salvadoro

 

“Se (ekzemple) 17-jara knabino naskas, la ŝtato devas provizi ŝin per ĉio ajn, kion ŝi povos bezoni ĝis kiam ŝia ido eklaboros: loĝejo, garantio de normala salajro (la ŝtato povus krompagi aŭ stimuli laborigantojn, ke ili pagu bone); eventuale alia helpo: rabatoj, senpagaj manĝaĵoj, speciala helpo pri infanvartado, instruado. Kie preni monon? Oni kreu novan imposton speciale por tio: se vi perlaboras pli ol 10000 dolarojn, pagu 5%. Se vi perlaboras milionon kaj pli, pagu 50%. Eventuale eblas pagigi dum iom da tempo ĉiujn, po iomete, ekzemple dum la proksimaj 3 jaroj. Kaj konstrui novajn infanĝardenojn ktp. Virinoj ne misuzu tiun helpon! Ĉion ĉi ricevu nur tiuj, kiuj vere strebas havi kaj eduki infanojn! Rusio

 

4.3 KULTURA ASPEKTO LAŬ LA RESPONDINTOJ

 

*      Rusio estis la lando el kie venis pli da respondoj kaj la plej multo el la rusaj respondintoj estas ortodoksa kristanoj dum la aliaj estas senreligiaj. Dum iuj rakontis ke la rusa kulturo ne estas unueca, kaj sekve ankaŭ pri tiu temo, aliaj diris ke la ĝenerala opinio konsideras abortigon natura fenomeno. Ekzemploj: “La demokratia leĝaro pri abortigoj ekzistas jam de antaŭ pli ol 50 jaroj, kaj la publika opinio alkutimiĝis al ĝi kaj perceptas ĝin natura”

 

“Nia kulturo estas io neunueca. Tiun neunuecon kaŭzis la komunista revolucio. La antaŭrevolucia kulturo difinis la tutpopola religio - ortodoksa kristanismo. La religio difinis ne nur la kulturon, sed ankaŭ la enhavon de la leĝoj. Aborto estis konsiderata kiel krimo kaj io tre maldeca... Post la revolucio la religio ne plu difinas la vivon de la socio kaj la abortoj estas eblaj leĝe. La komunista reĝimo formis novan kulturon, kiu malsimple kunplektiĝas kun la kulturo antaŭrevolucia. Nome, laŭ mia opinio, abortigo restis tamen afero ne aprobata ĝenerale, kvankam leĝe ebla - tiel efikas la malnova kultura inokulo.”

 

“Mortigo” (respondo al la unua demando)

 

*      En Britio la afero estas observata kiel privata kazo pri obeo al la leĝo.

 

*      En Francio la demando estis pritraktata laŭ racia vidpunkto kaj pli definitiva respondo okazis nur ĉe unu respondo (aliloke citata en ĉi tiu teksto). La respondintoj menciis ke multe pli bone ol abortigi estas preventi sed ĉiu kazo estas malsimila kaj meritas apartan analizon.
Ekzemplo: “Ĉiu kazo estas laŭ mi aparta, kaj do ne eblas proponi ĝeneralan regulon prie. La afero pri abortado estas tre delikata kaj necesas sendogmecan prikonsideron. Aborto estas vola rifuzo gravediĝi (kaj naski bebon), do tute ne bagatela afero. Tiu afero estas initime ligita al kontraŭgravediĝaj rimedoj.”

 

*      El Kongolando alvenis respondo de samideano kiu tute kontraŭas aborton. Laŭ li 99% de la popolo malaprobas aborton ĉar infanoj estas Dia donaco kaj abortigo estas satana afero.

 

4.4 POLEMIKO

 

Laŭ la respondoj, jam ne okazas granda polemiko en la jenaj landoj:

 

*      Hispanio: Estas debato inter katolikoj kaj defendantoj de abortigo, malofte estiĝas polemiko kaj aperas en TV aŭ ĵurnaloj.

 

*      Ĉehio: Kvankam kristanoj kontraŭas abortigon, ne estas polemiko, ĉar kontraŭ la leĝo oni ne diskutas. Estas publika diskuto pri la situacio en aliaj landoj.

 

*      Salvadoro: Polemiko maloftas. Kiam aperas ia peto por laŭleĝigi abortigon, tiam eklezioj kaj aliaj institucioj pritraktas la aferon kaj noticoj aperas en televido kaj ĵurnaloj, sed la tendenco estas ne permesigi abortigon.

 

*      Nederlando: Ankoraŭ estas ia debato sed malofte. Ekde la debatoj en la sepdeka jardeko, la oficiala situacio reflektas la ĝeneralan opinion de la publiko.

 

*      Belgio: La polemiko okazis dum la okdeka jardeko kaj nuntempe la temo malofte aperas en televido aŭ ĵurnaloj.

 

*      Kongolando: La afero estas priparolata de amaskomunikiloj nur rilate al sanproblemoj.

 

*      Rusio estas escepto, ĉar la respondoj pri tiu punkto tute ne estis unuanimaj. La plejmulto asertis ke tiu temo estigas malsimilajn opiniojn en Rusio, sed kelkaj diris malsame. Tiuj lastaj asertas ke la plej multo estas favora al ĝi kaj ke diskuto okazas nur pro kelkaj religianoj, kiuj kontraŭas abortigon.

 

En ĉiuj aliaj cititaj landoj estas pli malpli grandaj diferencoj inter la opinioj kaj la temo estigas diskutojn kaj debatojn.

 

4.5 PRIRELIGIAJ CITAĴOJ

 

“Se oni povas diri ke mi sekvas religion, mi povas diri, ke la katolika eklezio tute kontraŭas abortigon kaj preventilojn. Tio, por mi estas tute stulta. Gejunuloj seksumos kun eklezio, sen eklezio kaj spite eklezio. Ni instruu ilin tion fari senkonsekvence por ilia sano kaj por eviti nedeziritajn gravedigojn”. Meksikio

 

 “La vivo estas valora, kaj oni neniel devas ĉesigi ĝin. Tio pravas miaopinie, sed la katolika eklezio emas resti en mezepoko. Ĉu vi komprenas? La katolika eklezio malpermesas uzi kontraŭ-koncipilojn, ĉar ankaŭ blinde malpermesas antaŭ-geedziĝan seks-umadon. Oni certe devas eviti seksumi antaŭ kiam oni establas familion (aux pli ĝuste la necesajn kondiĉojn por fondi ĝin), sed certe oni devas kontroli koncipojn, antaŭ la geedziĝo kaj ankaŭ poste. Mi rimarkas ke oni devas uzi kontraŭkoncipilojn por eviti nevolatajn koncipojn, ne por seksumi malorde propravole”. Salvadoro

 

“La katolika eklezio havas la plej superan leĝon de la amo, kiel la nuna papo tion substrekis en sia encikliko "Dio estas la amo" La sekseco estas parto de la amo kaj Dio kreas la homon kiel viro kaj kiel virino kaj Li diras laŭ la biblio, ke tio "estas tre bona". Dio diras: “Ne mortigu” kaj "Amu vian proksimulon kiel vin mem!"

Ĉar la homara scienco klare ekkonas, ke la homo kreskas ekde la unuiĝo de virina ovo kaj vira spermo, la eklezio devas obei Dion laŭ la sciencaj ekkonoj. La katolika eklezio ofertas:

1. la mem-regadon de la sekseco per sindetenado se la homoj ne estas edziĝintaj;

2. la naturan nasko-reguladon por tiuj gepatroj, kiuj ne povas respondeci pliajn infanojn (metodo, kiu estas pli perfekta ol la kemia nasko-regulado, kiu estas nova ŝarĝigo de la virino kaj senŝarĝigo de la viro)

3. la fidelecon de la du ligitaj personoj

4. aman helpon al ĉiuj”. Francio

 

“Ĝi (abortigo) estas bedaŭrinda, doloriga afero, sed en kelkaj okazaĵoj necesa, kaj ke nur la virino rajtas findecidi pri tio, ĉar temas pri sia sano, kaj korpa kaj mensa, pri sia sekva vivo. La katolika doktrino ĉiukaze antaŭigas la rajtojn de la naskiĝonto al tiuj de la virino (ili nomas tion "movado por la vivo") sed laŭ mia opinio tio estas preteksta: fakte la eklezio misusas la (supozitajn) rajtojn de la naskiĝonto por 'reprezenti' ilin kaj akiri povon sur la popolo. Devigi kaj malpermesi estas la baza, nerezignebla fonto de ĝia povo. La eklezio - almenaŭ kiel ĝi estas en Italio kaj nuntempe - estas granda, pova, longdaŭra kaj esence malhonesta organizaĵo al kiu mi ne agnoskas etikajn ecojn. Katolikaj uloj aŭ eĉ pastroj povas kelkfoje esti persone pli honestaj, helpemaj, boncelaj; tamen ilia honesteco plurfoje - plejfoje - konfliktigis ilin kun la eklezio, precize ĉar honesta ĝi ne estas kaj nur celas povon. Ĉiuj fakte scias tion, sed plej multoj ŝajnigas ne scii ĉar "la lando funkcias tiel" aŭ "estas tradicio". Italio

 

“Estas tre malsimpla demando. Se paroli pri la Dia justeco, nenio povas justigi abortigon. Sed por paroli pri justeco Dia, oni devus zorgi pri la infanetoj. Sed se ni neniel zorgas, ni ne povas ankaŭ juĝi la virinojn el la vidpunkto de justeco Dia, ĉar tio signifus, ke ni mem faras nin egalaj al Dio: ĉar ja leĝdonanto kaj juĝisto estas personoj same gravaj en la socio. Tial, komprenante ke la virino faris krimon antaŭ la Dia justeco, ni devas rilati al ŝi kun kompreno, gefrate, sciante, ke ankaŭ la socio kunkulpas kun ŝi antaŭ Dio. Tiel la maljustaĵo antaŭ Dio povas esti konsiderata "justaĵo" en la socio. Sed ne temas pri ajna aborto, sed nur pri aborto, kiun aperigis iuj objektivaj kialoj de la malperfekta socia vivo”. Ortodoksa kristano de Rusio

 

“Laŭ mia opinio aborto estas abomena. Mi scias, sed ne ĉiuj aŭstralianoj scias, ke miloj, eĉ milionoj da spiritoj atendas longe por rehavi homan korpon kaj reveni sur la Teron por fini siajn lecionojn. Tre malĝojigas min, ke jam antaû la naskiĝo de ilia nova homa korpo, la patrino decidas mortigi ilin. Sed ne plaĉas al mi prijuĝi ilin, iu alia faras tion !!!”. Hare Kriŝnano de Aŭstralio

 

“Mia religio, Spiritismo, instruas ke abortigo estas akceptinda nur en kazoj de risko por vivo de patrino. Neniel oni praktiku ĝin pro kiu ajn alia motivo. Laŭ mia religio abortigi kaŭzas gravajn problemojn por la korpo de virino, por la menso (kulpo, timoj, malekvilibro, ktp.) de ŝi kaj de kunagantoj, kaj difektas grave la spiritan korpon (animon), tiel ke dum estontaj vivoj homo suferos pro abortigo nuna”. Spiritisto de Brazilo

 

“Religio estas granda forto, sed pli granda forto estas bona ŝtato: riĉa, saĝa, agema ktp. Resume: mi ne tute malaprobas abortojn. Mi pli malaprobas cirkonstancojn, kiuj provokas ilin.” Rusio

 

“Mi sekvas neniun religion kaj ĝenerale negative rilatas al kiuj ajn religioj, kiuj nuntempe estas ne pli ol atavismo de la Mezepoko” Rusio

 

4.6 PERSONAJ RAKONTOJ KAJ DIROJ

 

“Probleme estas ĉe tio tamen, ke pluraj el la enmigrintoj ne partoprenis tiun diskutadon, kaj transprenis el siaj afrikaj, mezamerikaj aŭ aziaj devenlandoj tre malnovmodajn sintenojn koncerne seksan etikon ĝenerale - ekzemple ke ĉio tiuterene nur dependu de la deziro de la viro, kaj ke la virinoj akceptu kio plaĉas al la viro, ankaŭ en seksumado; – aŭ ke ne estas bone uzi preventilon (kondomon aŭ ion alian - ekzemple ĉar la “kompatindaj viretoj" kredas ke kondomo malpliigas la viran plezuron, kio kompreneble estas stulta aserto); – aŭ ke oni ne donas bonajn informojn / edukon pri seksaj temoj al la idoj viraj kaj inaj, – tiel ke multe pli da knabinoj el tiaj ne-origine-denaskaj nederlandaj grupoj efektive gravediĝas multe pli kontraŭintence ol denaske nederlandaj samaĝulinoj – kaj tiaj grupoj konsistigas grandan procentaĵon de la abortigoj kiuj okazas nialande. Tion persone mi – kaj fakte multaj homoj – opinias ege bedaŭrinda situacio, kaj nepre plibonigenda. Ili bezonas pli da edukiĝo ankaŭ pri seksaj faktoj, rajtoj, ebloj...”. Nederlando

 

“Incidento okazita en Belgio dum 1980aj jaroj: “La belga reĝo (tiutempo Boudewijn I) devige subskribu leĝon konsentitan de la belga parlamento. Sed li deklaris sin malkapabla pro konsciencaj kialoj fari tion (oni sciu, ke lia edzino, Fabiola, estas tre religiema persono). Oni trovis laŭ tipe belga maniero eliron: la registaro deklaris la reĝon malkapabla dum unu tago, kaj laŭ iu ekzistanta regulo, en tiu tago la Ĉefministro subskribis la leĝon en la nomo de la reĝo”. Belgio

 

“La abortigo en Germanio estas malpermesata. Se virino ne volas lasi vivi sian infanon, ŝi devas iri al unu el la oficiale agnoskitaj oficoj de konsiliĝo, kio havas la taskon, informi la virinon pri tio, kio estas abortigo. Pri tiu konsiliĝado la virino ricevas poste oficialan ateston, ke ŝi partoprenis la konsiliĝon. Se la virino nun petas de kuracisto tansdonante tiun ateston, ke li abortu sian infanon, la abortigo ja restas malpermesata, sed ne estas leĝe punata. Tiu regulo estis leĝe enkondukita en 1995, se mi ĝuste memoras.

La plej supera germana konstituci-tribunalo ĝenerale aprobis kondiĉe ke post kelke da tempo la leĝdonanto ekzamenu,  ĉu la leĝo malmultigis la nombron de abortigoj.

Kuracistoj devas sciigi siajn abortigojn al la ŝtato, kaj ĉiun kvaronan jaron oni publikigas la nombron de la abortigoj. La sciigita nombro ĉiujare estas ĉirkau 120.000 abortoj.

Ili ĝis nun ne malmultiĝis, kontraŭe, en la lastaj 12 jaroj rimarkinde malmultiĝis la nombro de virinoj, kiuj povas naski. Kaj tiel la nombro de la registritaj abortigoj rimarkinde kreskis rilate al la nombro de la nask-kapablaj virinoj.
Pro tio oni devas en la venontaj jaroj revizii la leĝon, se la politikistoj obeos la plej superan konstituci-tribunalon. Sed la politikistoj timas tuŝi la leĝon.
Cetere la fakuloj scias, ke la vera nombra da abortigoj en Germanio  estas ĉirkaŭ duoble pli granda ol la registrita nombro, do ĉirkaŭ 250.000 abortigoj jare”. Germanio

 

“Antaŭ ĉirkaŭ 10 jaroj mi trajne veturis en Pollando kaj parolis kun pensiulo (kuracisto, ĉirkaŭ 65 jara). Fine li rakontis: Lia filo enamiĝis kaj la amikino gravediĝis; estis graveda antaŭ la geedziĝo. Tio "ne eblis". Pro tio oni abortigis (supozeble eksterlande, ĉar en Pollando aborto estas (estis) malpermesata). Post la geedziĝo montriĝis, ke pro la sango-grupoj, ŝi ne plu povas havi duan bebon de ŝia nuna edzo. Jen - antaŭvidebla fino de la familia linio de la pensiulo. Eble vi povas imagi la senton de la virino. Tiajn stultaĵojn produktas la moroj kune kun duobla moralo. Simile al la masklismaj reguloj kiujn oni "vendas" kiel islamaj”. Germanio

 

“En mia socio, ekzistas multegaj virinoj kiuj havas gefilojn "sen patro", t.e. la viro revenas hejmen preskaŭ nur por gravedigi la virinon kaj denove foriras (aŭ venas alia)... do, malmultaj virinoj akceptus enleĝigi abortigon, ĉar estas demonstrita la fakto ke virino povas eduki sola plurajn gefilojn (ne tiel bone kiel oni volus, sed ja povas fari tion sufiĉe normale)”. Salvadoro

 

“Mi ne sekvas ian religion, sed mi estas pensema humanisto.  La sekso estas homa emo tiom forta kiom la tajdo, kaj koncipo estu zorge kontrolita, por ke infanoj estu prizorgataj en familioj kiuj amas ilin, kaj povas subteni ilin. La familio estas la baza unuo de socio, kaj ni ĉiuj certigu ke tiu unuo estu sana; alie, la socio mem estos malsana”. Britio

 

5  KONKLUDO

 

La plej rimarkinda rezulto kuŝas sur la subtemo pri edukado al gejunuloj. Ne estas dubo pri la ĝenerala opinio rilate al ĉi tio. Ĉiuj senescepte konsentas pri la neceso instrui la gejunulojn kaj multaj reliefigis tiun punkton. Laŭ la plej multo, tie staras la solvo de la problemo pri abortigo. Se altkvalita edukado okazas, oni preventas problemojn kaj tiam ne plu necesas tiom zorgi pri iliaj solvoj. Ĉiuj aliaj punktoj prezentas diferencajn situaciojn laŭ la regiono aŭ malsimilaj opinioj. Ju pli religifervora estas la respondintoj des malpli favora al abortigo ili sin montris kaj malpli da justigoj ili akceptas, ĝis la absoluta neakcepto. Inter la favoruloj la plej multo konsentas ke abortigo ne estas la plej bona solvo ĉar prevento estas multe pli preferinda, aliflanke abortiga interveno ne estas utila por la virina korpo.

Pri konsento kaj malkonsento, kompreneble, la rezultoj estis plej variaj, sed okazis ĝenerala interkonsento pri la kialoj, kiuj povas justigi abortigon. La plej cititaj estis risko por la patrino kaj gravediĝo pro seksperforto. Poste, kun diferenço de nur unu mencio, estas la misformo aŭ nekuracebla malsano de la feto. Tiu rezulto konfirmas ke iu ajn oficiala decido devus baziĝi sur ĉi tiu koncepto. La landaj leĝoj baziĝas ĝuste sur tiujn punktojn.

Se en malmultaj landoj ne plu okazas tro malsimilaj opiniojn kaj ne plu estas polemiko, ĉi tiu situacio estas antaŭnelonga (20 aŭ 30 jaroj) kaj ne estas tiel en la plejmulto de la landoj, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj.

La kulturaj diferencoj montriĝis ne nur en la enhavo de la respondoj sed ankaŭ interlinie en la nuancoj de kelkaj diroj. La respondoj el Britio malkrovigis la tipan disciplinan sintenon kaj seriozan observemon pri la reguloj. Malsimile, la francaj respondintoj malkaŝis precipe raciemon, sekve racia analizo devas juĝi ĉiun apartan kazon. Kaj, la respondo el kongolando, esprimas ke la afrika sinteno estas ĉefe diista. Ĉiu popolo havas sian naturan psikologian temperamenton kaj kompreneble la solvo kiu bone alĝustiĝas al unu certe ne estas adekvata al aliaj. La demando “ĉu indas permesi aŭ melpermesi la abortigon?” ankaŭ dependas de multflankaj faktoroj, kiuj estas malsame rigardataj en ĉiu popolo, sed internacia esploro permesas analizi alies spertojn kaj rezonadojn havigante al si pli bonan bazon por prijuĝo.


Add a Comment